Nova Esperanto-Biblioteko
No 8
Novelo
El la germana originalo tradukis
Eugen Wüster
Berlin 1921
Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek
Alle Rechte vorbehalten.
Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.
Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e.forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en liapatrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaŭsentimentojn, estis la celo de mia provo.
Vieno, 1an de jan. 1917.
Antaŭ la preso ankoraŭfoje trarigardante la manuskripton miŝanĝis diversaĵojn, sed ĝenerale ne volis kontraŭagi la tiamanintencon.
Berlino-Charlottenburg, febr. 1921.
E. W.
Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakanlernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte ensian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako porla jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontojtroviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo"Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el lamemuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en laluno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiammoderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis laimiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputaprediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germanapubliko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata laampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremenaurbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts","La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".
Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro,kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la mortoforprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.
La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al liarakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kasteloLichtenstein.
5
"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] Bolnaudiris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en B."Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."
"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu viricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferojpro malnova amikeco diris al vi detalojn?"
"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio nenielinteresas min. Ne, mi celas la aferon pri Bianetti."
"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, keokazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro—"
"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;"en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas enla urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"
"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"
"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estismortpikata."
La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kielŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajnpromenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kajimprovize kredigi ion al ili. Tial la kon