Kovrilo

UNUA JARO

1922 DECEMBRO

NUMERO 3

LITERATURA
MONDO

RESPONDA REDAKTORO: DRO TEODORO SCHWARTZ

REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY, DRO KOLOMANO DE KALOCSAY,
PAŬLO DE LENGYEL, PAŬLO BALKÁNYI, ADALBERTO BAYER

ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN

NIA KUNLABORANTARO: LOUISE BRIGGS (ARMLEY), J. GRAU CASAS(BARCELONA), F.E. HAINE (BRUXELLES), NIKOLAO HOHLOV (ZAGREB),DRO EMIL PFEFFER (WIEN), IVAN H. KRESTANOFF (DRESDEN), PAULMEDEM (KAUNAS), EMMA H. OSMOND (LONDON), M. SOLOVJEV (SKOPLJE),JULIO WERNER (BUDAPEST), DRO LEONO ZAMENHOF (VARSOVIO)

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.

KARAJ GESAMIDEANOJ!

La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro starasantaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al viagrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenajmanoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon laplej freŝan numeron de la „Literatura Mondo“. Ĝi estas vera donaco,kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, nivolis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viajgratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niajentuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis,eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj ladubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kajneelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉimorala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.

Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas maturahavi belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturokaj arto, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvajrevuoj.

„Krom Esperanto de U.E.A. kaj Esperanto Triumfonta, nepreLITERATURA MONDO devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto“ —skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povosefektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan,artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se ĉiuj kunhelpaskaj subtenas nian laboron, donante al ni financan kaj moralanrimedojn.

Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!

LA REDAKTA KOMITATO

Abono-reklamo

BENCZUR: PETŐFI

ALEKSANDRO PETŐFI

1823–1849

La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de siaplej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kiesmeteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro deĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras prili la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia,sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.

Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojoen malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kajlongajn jarojn.

Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetissin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subtenoli komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!