LETERO PRI LA SEKSVIVO
DE
FELIX ORTT.
TRADUKITA DE
A. MULLER.
Eldonejo „Chreestarchia”, 1912. Soest (Nederlando).
Mia kara Fratineto.
Vi certe iomete miros, ricevante tiel longan leteron de via fratego,kaj ne komprenos, kio estas la kaŭzo. Eble vi pensas, ke nepreekzistas tre serioza kaj grava motivo, ĉar vi ja ne estas dorlotataper miaj leteroj; kaj se vi pensas tion ĉi vi estas prava.
Tamen, se mi diras al vi, kio estas la kaŭzo, kiu min decidigisbabili dum kelkaj horoj kun vi, kredeble tio ŝajnos al vi ne tielgrava.
Ĉu vi memoras, ke vi antaŭ ne longe traserĉis la libroŝrankon devia patro en la volumoj de Van Lennep. Vi jam estis leginta kelkajn:„De Roos van Dekema”, „Ferdinand Huyck”, kiuj tre plaĉis al vi, kajnun vi denove prenis volumon nome: „Klaasje Zevenster”. Vi jam estiskomencinta kaj precipe vi trovis la komencon sufiĉe amuza; tiujsep studentoj, kiuj ricevas kiel donacon de Sankta Nikolao tiuninfaneton, tiam via onklino venis en la ĉambron kaj demandis, privia legaĵo. Kaj kiam vi diris ĝin al ŝi, ŝi ordonis ke vi remetula libron, ĉar ĝi ne estis deca por vi.
Ĉu vi ankoraŭ memoras la tutan interparoladon kiun vi tiam havis?Vi tiam trovis ĝin iomete malagrabla, esti devigata remeti tianĉarman libron en la ŝrankon kaj demandis, kial tiu libro ne estisbona; kial via patro havas malbonajn librojn en sia libroŝranko,kial la homoj verkas malbonajn librojn?
Via onklino respondis, ke la libro, entute ne estis malbona, sed keĝi enhavas detalojn, kiujn fraŭlineto de via aĝo ne ankoraŭbezonas scii.
Tion vi trovis ankoraŭ pli malagrabla, esti konsiderata kielinfaneto, kaj vi diris, ke vi ne komprenis, kial vi ne povis scii laveron, kaj ke estas ĝuste bona, ke vi scias diversajn aferojn, kiujokazas en la mondo, sed ĉio ne sukcesis ŝanĝi la opinion de viaonklino.
Poste vi ambaŭ priparolis aliajn librojn, vi demandis, kiuj estisbonaj libroj, vi citis kelkajn, kiujn viaj amikinoj estis legintajkaj trovintaj belegaj! „Hilda v. Suylenburg”, „Het Jongetje”, „HetZusje”, ktp.
Ĉu estis permesate al vi legi tiujn?
Sed via onklino skuis nee la kapon ĉe la nomo de ĉiu libro, kiunvi citis kaj diris, ke tiuj ĉiuj ne estas decaj libroj por junajfraŭlinoj. Aliajn librojn, de Marlitt kaj samspecajn, ŝi trovistro romantikaj, kaj vi denove ne komprenis, kial romantikaj librojestas maldecaj por vi.
Tiam vi demandis, kion vi do fine povis legi; via onklino ne sciismontri multajn Holandajn librojn kaj la Anglajn de Louise Alcottkaj Miss Yonge vi jam konis.
Ne necesas ke mi precize ripetu la tutan interparoladon, sed vimemoras tamen, ke vi fine iomete koleriĝis, kaj ĉagreniĝis. Vitute ne povis kompreni, kial onklino ne aprobis ke vi legas diversajnromanojn, kiujn kelkaj amikinoj viaj tamen kun permeso estislegintaj, kaj trovintaj belaj, kaj en kiuj ili malkovris neniunmalbonaĵon kaj vi poste murmuretis al mia orelo, ke estis tielmalafable de onklino tiamaniere uzurpi, ĉar vi kiel fraŭlineto dedekses jaroj ne estis plu malgranda infano, kaj ke vi ankaŭ en laestonteco ne intencos ĉiam konsulti la onklinon kaj volos legi tion,kio al vi plaĉas.
En tio vi ne estis tre kompleza, ĉar vi bone scias, ke onklino vintre amas kaj faras ĉion, kion ŝi povas, por kiel eble plej boneanstataŭi vian panjon, kiun vi ne havas plu.
Kaj vi ankaŭ scias, ke via patro konfidas vian tutan edukadon alonklino, ĉar li konscias ke ŝi volas vere nenion ol la bonon por vikaj ĉar ŝi estas tia ĉ